Vorto: domo
-
Tuta konstruaĵo, destinita por homa loĝado (domo kun unu aŭ pluraj loĝejoj), por oficejoj (urbodomo) aŭ publikaj servoj (stacidomo, Esperanto-domo).
antaŭ la domo staras arbo
bona estas domo nova kaj amiko malnova
apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas
dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas
tolaĵon malpuran lavu en la domo
la administranto de mia domo
cirkumcidata estu ĉiu naskita en via domo
ĉu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
antaŭ la sojlo de la domo
domfasado
plenokupaj dommastrinoj
dombesto
domplantoj
-
Nobela, eminenta familianaro.
edzoligiĝi kun domo de nobelo
ni gardis honeste la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio
-
Hejmo.
mi restos hodiaŭ dome
jam estas tempo iri domen
En aliaj lingvoj
- La angla: house
- La belorusa: дом, будынак, ізба, хата
- La bretona: ti
- La bulgara: кьща
- La ĉeĥa: barák, dům, dům
- La franca: maison
- La germana: Haus
- La hispana: casa
- La hungara: ház
- La indonezia: rumah
- La kataluna: casa
- La nederlanda: huis
- La okcitana: ostal
- La pola: dom, domostwo, budynek, blok (np. mieszkalny), rezydencja
- La portugala: casa
- La rumana: casă, locuinţă
- La rusa: дом, здание, изба
- La slovaka: dom
- La sveda: hus
- La turka: ev
- Tokipono: tomo
- Volapuko: dom
- La belorusa: дом
- La bretona: tiegezh (lignez)
- La franca: maison (lignée), lignée
- La hungara: ház
- La pola: dom
- La portugala: casa
- La rusa: дом
- La angla: home
- La belorusa: дом, дамашні ачаг
- La bretona: kêr (annez), annez
- La franca: domicile
- La hungara: otthon
- La pola: dom rodzinny
- La portugala: casa, lar, domicílio
- La rusa: дом