Vorto: dolori

  1. (transitiva) Sentigi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan impreson.

    • ne doloras frapo sur fremda kapo

    • tia operacio tre doloras

    • ili batis min, sed ĝi min ne doloris

    • dum la frosta vetero mia reŭmatismo min doloras

    • min doloras ĉi tie

    • la kruro doloras min, al mi

    • doloras lin la malfavoro

    • forte min doloras la nepovado helpi vin

    • mia kruro doloras

    • ĉu ne doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo

    • ankaŭ dum ridado povas dolori la koro

    • Rimarko: Oni uzas tiun sensufiksan formon, se oni precipe konsideras aŭ atentigas la subjektivan senton kaj la konscion de la estigata doloro.

En aliaj lingvoj

    • La angla: hurt, ache, pain
    • La belorusa: балець
    • La ĉeĥa: bolet
    • La franca: faire mal (être douloureux), être douloureux
    • La germana: schmerzen, weh tun
    • La hispana: doler
    • La hungara: fáj
    • La itala: fare male (essere doloroso), essere doloroso
    • La nederlanda: pijn doen (intr.)
    • La pola: boleć, dolegać
    • La portugala: doer, causar dor
    • La rumana: a durea
    • La rusa: болеть (давать чувство боли)
    • La slovaka: bolieť