Vorto: dolino
-
Kelkmetra ĝis kelkcentmetra natura baseneto en karsto, kie akvo enfluas kaj postlasas argilon.
ni eniras lavujo-forman malaltaĵon, nomitan dolino, duone plenan de ruĝa tero
ĉie noteblas supraĵa karstismo kun dolinoj, sulkitaj kampoj kaj tuta manko de akvo
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: závrt
- La franca: doline
- La germana: Doline
- La nederlanda: doline
- La portugala: dolina
- La slovaka: závrt