Vorto: doko

  1. Konstruaĵo servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton (doki ŝipon), aŭ eĉ por konstrui novan ŝipon.

    • seka doko

    • malseka doko

    • flosanta doko

  2. En la regionoj kun grandaj tajdoj, artefarita havena akvujo kun kluzoj, destinita por teni ŝipojn je la nivelo de la alta tajdo dum ŝarĝo kaj malŝarĝo.

  3. Apudkaja vartenejo por provizore konservi la elŝipigitajn komercaĵojn.

    • Rimarko: Mi opinias ĉi tiun (francdevenan?) sencon evitinda, ĉar logike senrilata al la du ĉefaj. Mi dubas ke ĝi estas internacia (almenaŭ la rusa ĝin ne konas; nek la angla aŭ germana, kiom mi scias).

    • Rimarko: Miascie estas la angla, kie dock havas tiun signifon. Angle dock company estas esperante stapla kompanio. En la senco de doko oni en la angla ofte uzas la vorton wharf.

En aliaj lingvoj

    • La angla: dock
    • La belorusa: док
    • La ĉeĥa: dok
    • La franca: dock (bassin de chargement ou de réparations, entrepôt)
    • La germana: Dock
    • La hispana: dique
    • La hungara: dokk, kikötőmedence, hajókiemelő
    • La nederlanda: dok
    • La pola: dok
    • La portugala: doca
    • La rusa: док
    • La slovaka: dok, lodenica
    • La angla: (yacht, boat, ship,...) basin
    • La belorusa: док
    • La nederlanda: haven (zoals in "jachthaven")
    • La pola: dok portowy
    • La portugala: doca
    • La rusa: док
    • La angla: warehouse
    • La belorusa: пакгаўз
    • La nederlanda: stapelplaats (ontr.)
    • La portugala: docas
    • La rusa: пакгауз