Vorto: dogmo

  1. Principo de religia doktrino, esprimanta esencan parton de la religia kredo, kutime rigardata kiel revelaciita, nepridubebla (en la kadro de la koncerna kredo) kaj neŝanĝebla (ŝanĝo en dogmo estigas novan konfesion).

    • la dogmo pri la Triunuo

    • la senmorteco de la animoj estas dogmo de la Platona filozofio

  2. (figure) Principo, kiun oni ne rajtas kontraŭdiskuti.

En aliaj lingvoj

    • La angla: dogma
    • La belorusa: дагмат
    • La bulgara: догма
    • La ĉeĥa: dogma, článek víry
    • La franca: dogme
    • La germana: Dogma, Glaubenssatz, Lehrsatz
    • La hispana: dogma
    • La hungara: dogma
    • La malnovgreka: δόγμα
    • La nederlanda: dogma
    • La persa: دگم
    • La pola: dogmat
    • La portugala: dogma
    • La rusa: догмат
    • La slovaka: dogma
    • La belorusa: догма
    • La bulgara: догма
    • La germana: Dogma
    • La rusa: догма