Vorto: divido

  1. Ago dividi aŭ ties rezulto.

    • fari traktaton pri la divido de la landoj, kiuj kuŝas inter nia maro kaj la rivero Eŭfrato

    • la vorto de Dio estas pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito

    • la grandega sekvantaro de lia sankteco restis kvazaŭ fendita en du partojn , la faraono tuj rimarkis la dividon de la altranguloj

  2. Operacio inversa al multipliko, t.e. ebliganta per produto (la dividato) kaj unu el la faktoroj (la dividanto) trovi la alian faktoron (la kvocienton).

    • la divido fariĝis sen resto

    • 27:3 = 9 aŭ 27/3 = 9

    • Rimarko: Por distingi ĉi tiun operacion de la eŭklida divido, oni foje kvalifikas ĝin «ekzakta».

    • Rimarko: Kelkaj uzas la prepozicion «per» por voĉlegi la dupunkton aŭ la frakcistrekon, simbolantan la operacion. Tio estas evitinda, ĉar la sama prepozicio aperas en pluraj similaj esprimoj: multiplikite per, potencigite per...

En aliaj lingvoj

    • La angla: division
    • La ĉeĥa: dělení, rozdělení
    • La franca: délimitation, division (séparation, partage), partage, séparation, scission
    • La germana: Division
    • La hispana: división
    • La hungara: elosztás, szétosztás
    • La kataluna: divisió
    • La rusa: деление (точное)
    • La slovaka: delenie, rozdelenie
    • La franca: division (math.)
    • La hungara: osztás
    • La pola: dzielenie