Vorto: dividi

  1. (transitiva) Fari partojn el tuto, apartigi partojn de tuto, partigi.

    • dividi la kukon en 6 partojn, laŭ 6 partoj

    • li dividis la homojn en du taĉmentojn

    • la brovojn dividis profunda sulko

    • Francujo estas dividita en departementojn

    • dividi nian tempon inter diversaj

    • la diverslingveco dividas la homan familion

    • la disdivida vorto «po»

    • la homaro sin dividis batale

    • Nilo dividiĝas en kelke da brakoj

    • la popolo dividiĝis en du klasojn

    • tiu teritorio subdividiĝis inter tri koloniaj imperioj

  2. (transitiva) Disdoni al ĉiu lian parton.

    • la patro dividis la pomojn inter la infanoj

    • li dividis inter ili siajn vivrimedojn

    • la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laŭ loto

  3. (transitiva) Ricevi, preni ĉiu sian parton el komuna tuto.

    • saĝa sklavo regos super filo hontinda, kaj dividos heredon kune kun fratoj

    • kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon

  4. (transitiva) Partumi, kunhavi , kunsperti.

    • ne savos vi krimulon, sed kun li Dividos vi malbenon kaj mizeron

    • ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja Petrovna

    • la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li ĉiujn danĝerojn

    • tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo

    • ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon

    • li estis bonŝanca dividi kun ŝi siajn ĉambron kaj liton

    • dividi kun iu ĉiujn danĝerojn de la vojo

  5. (transitiva) Plenumi la operacion divido.

    • dividi 10 per 2

    • 5 dividite per 2 estas 2½

En aliaj lingvoj

    • La angla: divide
    • La ĉeĥa: dělit, dělit, rozdělit, členit
    • La franca: découper, diviser, fractionner, partager, séparer, scinder
    • La germana: teilen
    • La hispana: dividir
    • La hungara: megoszt, tagol
    • La kataluna: dividir
    • La portugala: dividir, repartir, desmembrar
    • La rusa: делить
    • La slovaka: deliť, členiť
    • La hungara: szétoszt
    • La kataluna: distribuir
    • La hungara: megoszt
    • La hungara: megoszt
    • La franca: diviser
    • La germana: dividieren
    • La hungara: (el)oszt
    • La pola: dzielić