Vorto: diurno

  1. La periodo dum kiu Tero (aŭ alia planedo) faras unu kompletan turnon ĉirkaŭ sia akso; t.e. (por Tero) la daŭro 24 horoj, unu tago, vespero, nokto kaj mateno.

    • laŭfame, post la malvenko ĉe Waterloo Napoleono dormis dum pli ol unu diurno

    • dudek kvar horojn en diurno, ĉiu el kiuj estis turmento

    • oni ĝin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj

En aliaj lingvoj

    • La angla: (24-hour) day
    • La belorusa: суткі
    • La ĉeĥa: hvězdný den (24 hod.)
    • La franca: jour (24 heures), nycthémère
    • La germana: Kalendertag
    • La greka: ημέρα (24ώρο)
    • La hungara: napéj, éjjel és nappal
    • La kataluna: dia solar, dia sencer (24h)
    • La nederlanda: etmaal
    • La pola: doba
    • La portugala: dia (24 horas)
    • La rumana: douăzeci şi patru de ore, zi (24 orediurna)
    • La rusa: сутки
    • La slovaka: deň a noc (24hod)
    • La sveda: dygn