Vorto: distri
-
(transitiva) Deturni ies atenton de ĵusa al nova temo, malatentigi.
a. Malhelpe deturni la spiriton de ĝia okupiĝo.
la lernantojn distris zumado de muŝo
la urba bruo tro distras min
Maria sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon, sed Marta estis distrata pro multo da servado
vi atentu la Sinjoron nedistrite
la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj
li turnis distrite per siaj maldikaj fingroj la paĝojn de la libro
liaj distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis sur la tablo
b. Deturni la spiriton de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin.
la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizaĝojn ĉirkaŭ mi
oni povis trafi ilin en ilia vera formo: tiu de distrato, de «amuziĝanto»
-
(transitiva) Disigi.
ĉirkaŭe en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf-seĝoj
ne parolante pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj
En aliaj lingvoj
- La angla: distract
- La ĉeĥa: pobavit, rozptýlit
- La slovaka: rozptýliť, zabávať
- a. La franca: déranger (distraire), distraire (déranger)
- La germana: ablenken
- La hungara: szórakoztat
- La pola: rozpraszać
- La portugala: distrair, desviar a atenção
- La rusa: отвлекать
- b. La franca: amuser, divertir (amuser), distraire (amuser)
- La germana: zerstreuen, unterhalten
- La hungara: kikapcsol (szórakoztat)
- La pola: bawić, cieszyć
- La portugala: distrair, divertir, entreter
- La rusa: развлекать
- La franca: distraire (séparer), éparpiller, séparer (éparpiller)
- La germana: verstreuen
- La hungara: szétszór
- La pola: oddzielać, rozdzielać, rozłączać, rozrzucać, rozpraszać (rozrzucać), separować