Vorto: disde
-
Prepozicio indikanta apartigon, disigon, malsimilon.
kribrilo: Multtrua aŭ reta ujo por apartigi solidajn erojn disde likvaĵo, aŭ malsubtilajn disde subtilaj
li opiniis grava tuj distingi ion disde ties malo
por fari klaran distingon disde ĉio alia kaj por uzi «foirismo» precizan terminon, en la ĉi-sekva teksto mi nomas ĝin
-
De.
sufiĉis levi la kapon disde la lampo al la ĉielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos
-
De.
muro disigis la malsupran palacan ĝardenterason disde la urba placo
la ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco
kaviaron disde la kulero
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: od (oddělování), z (něčeho)
- La franca: de, d'avec (séparation)
- La hispana: de (separación)
- La rusa: от
- La slovaka: od, z
- La hungara: -tól (térben el), -től (térben el)
- La pola: od, z
- La hungara: -ról (felületről), -ről (felületről)
- La pola: od, z