Vorto: disa

  1. Maldensa, dismetita, dissemita.

    • la disaj dometoj de la vilaĝo

    • la trupoj atakis laŭ disa ordo

    • la lampegoj lumis dise en la nokto

    • a. (parolante pri du aroj) Tiaj, ke ili ne havas komunan elementon.

      • la paraj kaj neparaj nombroj konsistigas disajn arojn

      • du aroj estas disaj, se kaj nur se ilia komunaĵo estas malplena

    • b. (parolante pri familio) Tia, ke ĉiuj ajn du termoj de ĝi estas disaj.

      • la kvocienta aro de ekvivalento-rilato ene de aro E konsistigas disan familion de subaroj de E

      • por ke familio estu disa, ne sufiĉas, ke ĝiaj termoj havu neniun komunan elementon

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: disjunktivní, disjunktní
    • La franca: dispersé, éparpillé
    • La germana: auseinander, getrennt
    • La hispana: disperso, dispersa
    • La pola: oddzielny, rozrzucony
    • La rusa: разъединённый, разобщённый, разрозненный, рассеянный, раздельный, распределённый
    • La slovaka: riedky, rozptýlený
        • a. La angla: disjoint (set)
        •     La franca: (ensemble) disjoint
        •     La germana: disjunkt (-e Menge)
        •     La pola: (zbiór) rozłączny
        •     La rusa: непересекающееся (множество)
        • b. La angla: disjoint (family)
        •     La franca: (famille) disjointe (math.)
        •     La germana: disjunkt (-e Familie)
        •     La pola: rozłączna (rodzina zbiorów)
        •     La rusa: (семейство) непересекающихся множеств