Vorto: dis-
-
Prefikso esprimanta malkuniĝon, dividon, foriĝon en diversajn direktojn.
disŝiri paperon
disĵeti flugfoliojn
dissemi grajnojn
di dispeli birdojn
vi diskurigis viajn malamikojn
dissendi cirkuleron
disbati muron
ili tute malkonsentas kaj disopinias
dismembriĝo de la ideoj en memstarajn vortojn
disvastiĝo de opinio
la gardisto disetendis la manojn
disbabili, disdoni, disfali, disflugi, disliberigi, dispecigi, displekti, dispolviĝi, disporti, disrabi, disspecigi, disstarigi, disŝprucigi, distrumpeti, disverŝi, disdividi, disfrakasi, disrompi
Rimarko: Ĉi tiu prefikso havas kelkfoje sencon tre proksiman al tiu de mal aŭ sen: disvolvi (malvolvi); disfaldi (malfaldi); disrevigi (senrevigi); disharmonia.
En aliaj lingvoj
- La germana: auseinander-, zer-
- La pola: roz-
- La portugala: des-, dis- (Prefixo que indica desunião, separação, dispersão)
- La rusa: раз-