Vorto: diri
-
(transitiva) Konigi sian penson per vortoj, esprimi.
diru al mi vian nomon
«pardonu al mi, patrino,» diris la malfeliĉa knabino
mi diros: koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia
el la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras
se ni povas tiel diri
kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj
diris kaj foriris
li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo
-
(transitiva) (figure) Rezonante, esprimi penson al si mem, imagante la vortojn.
mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco
ŝi diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla
Jerobeam diris en sia koro
la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesa
la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo
-
interna monologo
En aliaj lingvoj
- La angla: say
- La belorusa: казаць, сказаць
- La bulgara: казвам, кажа
- La ĉeĥa: říci, říci
- La franca: dire (v.)
- La germana: sagen, aussprechen
- La hebrea: לומר
- La hispana: decir
- La hungara: mond, elmond
- La kataluna: dir
- La okcitana: dire
- La pola: powiedzieć, powiadać, rzec, rzekać, głosić
- La portugala: dizer, proferir
- La rusa: сказать
- La slovaka: povedať, riecť, vravieť