Vorto: direkto
-
Alcela linio; tio, kion esprimas la kien-tabelvortoj.
montri al iu la direkton
laŭ direkto al, en la direkto al
multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto
se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton
homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston
tiu okazaĵo donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj
vektoron karakterizas ĝiaj absoluta valoro (longo) kaj direkto
-
Instrukcio pri la rimedoj, kiuj kondukas al difinita celo.
la kongreso difinis direktojn al la plenumanta komitato
-
Ago de tiu, kiu direktas.
li laboras sub mia direkto
-
(de afina (sub)spaco) La vektora (sub)spaco, kiu operacias super ĝi.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: кірунак, напрамак
- La bulgara: посока
- La ĉeĥa: směr, směr
- La franca: direction
- La germana: Richtung
- La hispana: dirección
- La pola: kierunek
- La portugala: direção
- La rusa: направление
- La slovaka: smer
- La belorusa: дырэктыва, інструкцыя, указаньне
- La pola: dyrektywa, kierunek
- La rusa: директива, инструкция, указание
- La belorusa: кіраваньне
- La pola: kierowanie, kierownictwo, prowadzenie, przewodnictwo
- La rusa: управление
- La angla: direction (of an affine space)
- La franca: direction (d'un espace affine)
- La germana: Richtung
- La pola: kierunek
- La rusa: направляющая (аффинного пространства)