Vorto: dio

  1. Estaĵo prezentata kiel supernatura, ordinare senmorta, pli potenca ol homoj.

    • neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo

    • la Eternulo estos terura por ili, ĉar li ekstermos ĉiujn diojn de la tero

    • Rimarko: En la sencoj kaj , dio estas komuna nomo indikanta nombreblan unikaĵon, kaj laŭ la ĝenerala regulo devus akcepti la difinan artikolon, simile al «la homaro», «la mondo» kaj tiel plu. Ĝuste tiel estas en la greka: καὶ ὁ λόγος ἧν πρὸς τὸν θεόν , καὶ θεὸς ἧν ὁ λόγος (laŭvorte: «kaj la vorto estis ĉe la dio, kaj dio estis la vorto»; en la unua apero la dio estas determinita difine kiel la konata unikaĵo; en la dua, dio estas predikativo, kaj tial senartikola, laŭ sia senco; la tradicia traduko [Johano 1:1] tiun alklasigon misprezentas kiel identigon). La okcidentaj lingvoj transprenis la vorton el la senartikola Latino, kaj heredigis tiun malregulaĵon al Esperanto. Ankaŭ la araba Alaho devenas el «la dio».

    • Rimarko: La piuloj skribas kun majuskla D: Dio por la senco kaj iuj eĉ opinias tiun vorton nomo propra; tio estas malvera en kristanismo, judismo kaj islamo. Eĉ pli malvera tio estas por la senco (filozofia).

    • Rimarko: En la religioj mediteraneaj (judismo, kristanismo, islamo) Dio estas personeca kaj li-genra; en pli abstraktaj sistemoj filozofiaj (panteismo, budaismo) ne estas persona dio, kaj se oni uzas tian vorton, ĝi ofte estas ĝi-genra. Tiel en la titolo de Waringhien-aj eseoj: «Ni kaj Ĝi» (kie «Ĝi» rilatas al Dio).

    • a. Supernatura, eterna, perfekta kaj ĉiopova estulo, kreanto de la universo.

      • kion Dio kreis en la sesa tago?

      • dio volu, ke..

    • b. Principo de ekzistado, unueco kaj komprenebleco de universo.

En aliaj lingvoj

    • Ido: deo
    • La angla: god
    • La belorusa: бог
    • La ĉeĥa: Bůh, bůh
    • La franca: dieu
    • La germana: Gott
    • La hispana: dios
    • La hungara: isten, Isten
    • La kataluna: déu
    • La nederlanda: god
    • La okcidentfrisa: god
    • La pola: bóg
    • La portugala: deus, divindade, deidade, nume
    • La rusa: бог
    • La slovaka: Boh, boh
    • La sveda: gud
    • La turka: Allah, Tanrı
    • Tokipono: jan sewi
    • Volapuko: god