Vorto: dimanĉo
-
La tago de la semajno inter sabato kaj lundo, sankta en la kristanismo.
hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo
la sonoriloj vokadis al la preĝejo, estis dimanĉo
estos ja sankta tago, estos dimanĉo
la sekvantan dimanĉon estis la unua eŭkaristio de la konfirmitoj
ĉiun dimanĉon vespere oni tie laŭte legadis el la Biblio
li vestis la maljunan avinon per ŝiaj dimanĉaj vestoj
estis dimanĉa antaŭtagmezo, kaj la vetero estis bela
li ĉiudimanĉe ĉeestis la Diservon
En aliaj lingvoj
- Ido: sundio
- La afrikansa: Sondag
- La angla: Sunday
- La belorusa: нядзеля
- La bretona: Sul, disul
- La bulgara: неделя
- La ĉeĥa: neděle
- La ĉina: 星期日 [xīng qí rì], 周日 [zhōu rì], 礼拜天 [lǐ bài tiān]
- La franca: dimanche
- La germana: Sonntag
- La hebrea: יום ראשון
- La hispana: domingo
- La hungara: vasárnap
- La indonezia: Minggu
- La itala: domenica
- La japana: 日曜日 [にちようび]
- La kataluna: diumenge
- La korea: 일요일
- La nederlanda: zondag
- La okcidentfrisa: snein
- La persa: یکشنبه
- La pola: niedziela
- La portugala: domingo
- La rumana: duminică
- La rusa: воскресенье
- La slovaka: nedeľa
- La sveda: söndag
- Loĵbano: zeldei, nondei, soldei
- Tokipono: tenpo suno nanpa luka tu
- Volapuko: sudel