Vorto: diligenta
-
Konstante kaj zorge laborema, klopodema.
diligenta lernanto
homo diligenta havas riĉecon
estu diligenta pri tiuj aferoj, dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj
li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon
li elserĉis min tre diligente kaj min trovis
ŝi promesis, ke ŝi estos diligenta kaj faros ĉion, kion ŝiaj fortoj permesos
ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco
nia diligenta kolegaro ne laciĝos en laboro paca
diligente atenti la aŭditaĵojn
En aliaj lingvoj
- La belorusa: руплівы, старанны, дбайны
- La ĉeĥa: pilný, snaživý
- La franca: appliqué (consciencieux), consciencieux (appliqué), diligent, empressé, zélé
- La germana: fleißig
- La hispana: diligente
- La hungara: szorgalmas
- La persa: ساعی, کوشا, سختکوش, باپشتکار
- La pola: pilny
- La portugala: diligente, assíduo, esforçado, aplicado, atento
- La rumana: harnic, silitor
- La rusa: усердный, прилежный, старательный
- La slovaka: usilovný
- La sveda: flitig