Vorto: dika fingro
-
La pli dika el la ekstremaj fingroj de homo aŭ besto.
Rimarko: La subsencoj estas apartigitaj por pli oportuna tradukado en la lingvojn, kiuj bezonas apartajn vortojn por la dikfingroj mana kaj pieda; imitante tiun fremdan tradicion, la PIV-oj distingas inter polekso kaj halukso (sed por etfingro kaj aliaj fingroj piedaj tian distingon ili ne faras).
a. Speciale, tia manfingro de la homo.
la plej ekstrema el ili, la dika fingro ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon
ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj
b. Speciale, tia piedfingro de la homo.
li metis iom el la sango sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo
loku la piedajn dikfingrojn laŭ linio kun la brustpintoj
En aliaj lingvoj
- La angla: thumb
- La bulgara: палец
- La ĉeĥa: palec
- La franca: pouce
- La hispana: pulgar, dedo gordo
- La hungara: hüvelykujj
- La kataluna: dit gros
- La persa: انگشت شست
- La rusa: большой палец
- La slovaka: palec
- a. La germana: Daumen
- La indonezia: ibu jari, jempol
- La itala: pollice
- La kataluna: polze
- La nederlanda: duim
- La pola: kciuk
- La sveda: tumme
- Latineca nomo: pollex
- b. La germana: großer Zeh
- La itala: alluce
- La kataluna: hàl·lux
- La nederlanda: dikke teen
- La pola: paluch, duży palec u nogi
- La sveda: stortå
- Latineca nomo: hallux