Vorto: digno
-
Respekto, ŝuldata al io (pro ties valoro), iu (pro ties konduto aŭ pozicio) aŭ si mem.
atenco kontraŭ la digno de la homa persono
inter la potoj ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton de sia potenco kaj digno
ni trovos al vi situacion indan je via digno
mia digno devigis min forlasi la prezidantan postenon
-
Sindetenema konduto de iu konscia pri la respekto, kiun li meritas.
la sinjoroj degnis danci kun la kampulinoj, sed la sinjorinoj gardis sian dignon
eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno
kun dignoplena teniĝo
-
sindeteno, indigni.
En aliaj lingvoj
- La angla: dignity, respect, worth
- La belorusa: годнасьць, гонар
- La ĉeĥa: důstojenství, hodnost
- La franca: dignité
- La germana: schuldiger Respekt
- La pola: godność, szacunek
- La portugala: dignidade, decoro, brio, pundonor
- La rusa: честь, достоинство
- La slovaka: dôstojnosť
- La sveda: dignitet, värdighet
- La angla: dignity, self-respect, self-worth
- La germana: Würde
- La hispana: dignidad
- La pola: godność, dostojność, cześć