Vorto: difini
-
(transitiva) Precize klarigi, koncize priskribi la signifon de vorto, ideo, koncepto kaj tiel plu per ties karakterizaj ecoj.
Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel ĝin difinas foiristoj mem:
demandite, kio estas inteligento, multaj respondas ke ili ne povas difini tion, sed ke ili facile ĝin rekonas
-
(transitiva) Precize fiksi aŭ konigi la karakterizajn ecojn, naturon, rolon aŭ limojn de io.
havi difinitan formon
la sufikso «um» ne havas difinitan sencon
ni iras al celo klare difinita kaj nepre atingota
difini salajron, premion, rendevuon
en la difinita tempo
oni ne devas difini severajn regulojn por tiuj detaloj
difini komitaton por esplori aferojn
niaj infanjaroj ofte difinas nian estontan vivon
-
(transitiva) = Determini.
la adjektivo difinas la substantivon kaj la adverbo difinas la verbon
En aliaj lingvoj
- La angla: define
- La belorusa: вызначаць, азначаць
- La ĉeĥa: definovat, stanovit, určit, určití, vymezit
- La franca: définir
- La germana: bestimmen, festlegen, definieren
- La hispana: definir
- La hungara: definiál, meghatároz (fogalmat)
- La nederlanda: bepalen, definiëren
- La pola: definiować, określać
- La portugala: definir, indicar, destinar, fixar, mostrar, determinar, designar, marcar
- La rusa: определить, дать определение
- La slovaka: definovať, určiť
- La pola: definiować, określać, wyznaczać
- La rusa: определить, назначить, установить
- La rusa: определять