Vorto: diablo
-
Estro de la malbonaj spiritoj, de la infero, kontraŭulo de dio.
la diablo lin prenu!
ŝi estas ruza kiel la diablo, ŝi estas sorĉistino
kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano
-
Demono, unu el la loĝantoj de la infero.
la diabloj ĝin prenu
ne pentru diablon sur la muro
sep diabloj kaj unu diablino batu al vi la dentojn
li frotis la okulojn kaj ekvidis naŭ malbelajn diablojn, kiuj rondire dancis ĉirkaŭ li
per ĉiuj diabloj, ni ne igu la aferon ankoraŭ pli malsimpla!
-
(figure) Tre malica homo aŭ aganto.
li estas vera diablo kun la virinoj!
diablino
ŝajnis normala ke ni pensu ke granda diablo de la mezepoka Eŭropo estis Katolikismo
En aliaj lingvoj
- La angla: devil
- La belorusa: д'ябал, чорт, шатан
- La ĉeĥa: čert, ďábel, ďábel
- La franca: diable
- La germana: Teufel
- La hebrea: שטן
- La hispana: diablo
- La hungara: ördög
- La malnovgreka: διάβολος
- La nederlanda: duivel
- La pola: Antychryst, Belzebub, Lucyfer, Szatan
- La portugala: diabo
- La rusa: дьявол
- La slovaka: čert, diabol
- La germana: Teufel, Dämon
- La pola: diabeł, bies, czart, czort
- La rusa: чёрт, бес
- La bulgara: дявол
- La germana: Teufel, Satan
- La pola: diabeł, czort
- La rusa: чёрт, чертяка