Vorto: devo
-
Farotaĵo necesa pro leĝo, moralo aŭ konveno.
ĉiu plenumas sian devon
la unua devo de homoj estas ne malutili reciproke
mi konas mian devon al mia estro
mi estintus inter la Turkoj malbona edzo en la horo, kiam la publika kriado ilin vokas plenumi siajn edzo-devojn
En aliaj lingvoj
- La angla: duty, obligation
- La belorusa: абавязак
- La ĉeĥa: povinnost
- La franca: devoir (obligation), obligation (devoir)
- La germana: Pflicht
- La hispana: deber, obligación
- La hungara: kötelesség, kötelezettség
- La pola: obowiązek, powinność, mus
- La rumana: datorie, sarcină
- La rusa: долг (обязанность), обязанность
- La slovaka: povinnosť
- Tokipono: wile