Vorto: deveni
-
(netransitiva) Esti ido aŭ praido de.
la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo
la franca lingvo devenas de la latina
ilia reganto devenos el ilia propra mezo
devenigita (derivita) vorto
la devenon vian antaŭ mi vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante
homo de alta deveno
-
(netransitiva) Veni.
la patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de manko de movado
-
(netransitiva) En la Triunuo, la hipostaza rilato de la Patro al la Sankta Spirito.
sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos
Rimarko: La orienta tradicio uzas la vorton aperantan en Jn 15:26 ‐ do, laŭ la Londona Biblio, «deveni». Efektive, ĝi esprimas la sencon celatan en ortodoksismo (la fonto plie ol la vojo). Komparu la okcidentan «eligi».
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: pocházet, pojít, povstat, vzít původ
- La franca: avoir pour origine, provenir, venir (de)
- La hispana: proceder de, ser originario de, venir (de)
- La hungara: származik, ered
- La indonezia: asal berasal
- La nederlanda: afstammen
- La pola: brać się, pochodzić
- La portugala: descender, vir
- La rumana: am venit de la
- La rusa: происходить (от кого-л.), произойти (от кого-л.)
- La slovaka: pochádzať
- La hungara: van vmitől
- La nederlanda: het gevolg zijn van
- La portugala: vir, resultar, originar
- La rusa: происходить (от чего-л.), произойти (от чего-л.)
- La hungara: származik
- La malnovgreka: ἐκπορεύομαι
- La rusa: исходить (о Св. Духе)