Vorto: determino

  1. Ago determini.

  2. Kategorio de propozicia semantiko, maniero aktualigi nomon (plej ofte, substantivon) indikante ĉu ĝi referencas objekton situacie unikan (difina determino) aŭ rilatan al tuta klaso (nedifina determino) kaj tiel plu.

    • por esprimi ĉi tiujn specojn de determino la lingvo posedas certan nombron da determinaj adjektivoj, kiuj aperas sub diversaj formoj: unu el ili, la artikolo, estas nevaria; kelkaj estas puraj adjektivoj (multa, kelka, certa); kelkaj havas la formon de prepoziciaĵoj (multe da, iom da); fine tie ĉi klasiĝas ankaŭ la formoj respondaj al la individuiga formo de la tabelpronomoj (iu, tiu, kiu, ĉiu, neniu) kaj la a-finaĵa tabelserio

    • en la rusa lingvo determino estas esprimata per plensencaj determiniloj (montraj, posedaj pronomoj kaj tiel plu), vortordo, modalaj vortoj, sed precipe per la kunteksto

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: вызначэньне, азначэньне
    • La franca: détermination (action de déterminer), fixation
    • La germana: Bestimmung
    • La hungara: meghatározás, determinálás, determináció
    • La belorusa: катэгорыя вызначанасьці-нявызначанасьці
    • La kataluna: determinació
    • La pola: określenie
    • La rusa: категория определённости-неопределённости