Vorto: determini
-
(transitiva) Precize fiksi ion necertan.
determini la sencon de iu vorto, la kaŭzon de iu akcidento, la distancon inter luno kaj tero, la motivojn de ago, determini la specon de fungo
mi ne povis determini la punkton, kie la fikcioj apartiĝis de la realaĵoj
la ordo de la nukleotidoj de RNA estas determinita de la vicordo de aliaj nukleotidoj en la geno mem
kompari tion kion oni spektas kun la ŝablonoj por determini, kion oni spektis
oni instalis birilojn, aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas
Hundertwasser determinis la uzadon de rekta linio en la arto kiel «instrumenton de l' diablo»
tio, kio plej determinis min en tiu klopodado, estis la timo al destino
-
(transitiva) Pliprecizigi la sencon de apuda frazero.
la artikolo determinas la substantivon
verbo determinita de adverbo
determina adjektivo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: вызначаць, азначаць
- La bulgara: определи
- La ĉeĥa: determinovat, určovat, vymezit
- La franca: déterminer, définir, fixer
- La germana: bestimmen
- La hispana: determinar
- La hungara: meghatároz, determinál
- La kataluna: determinar
- La nederlanda: bepalen, vaststellen
- La pola: determinować, określać, ustalać, wyznaczać
- La portugala: determinar, fixar, definir
- La rusa: определять, устанавливать
- La slovaka: spresniť, určiť, vymedziť
- La franca: déterminer (gramm.)
- La hungara: meghatároz (nyelvtanilag)
- La pola: determnować, określać
- La rusa: определять