Vorto: detalo

  1. Malgranda parto, konsiderata kontraste al la tuto.

    • zorge raportu pri ĉiuj detaloj

    • mi forgesis multajn detalojn de la afero

    • Lemuel volas havigi al si pluajn detalojn, kaj poste, tenante en la manoj ĉiujn ŝnurojn, uzi ilin kun des pli granda forto

    • liaj viglaj okuloj ŝajne atentis ĉiun detaleton, ne nur de la kadavro mem, sed ankaŭ de ĝia pozo

  2. Malgrava parto, konsiderata kontraste al la ĉefa.

    • droni en detaloj

    • facile mi misatingas en detalojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: detail
    • La ĉeĥa: detail, podrobnost
    • La franca: détail (élément particulier)
    • La germana: Einzelheit, Kleinigkeit, Detail
    • La hispana: detalle
    • La hungara: részlet
    • La nederlanda: detail
    • La pola: detal, drobiazg, szczegół
    • La portugala: detalhe
    • La rusa: деталь, подробность
    • La slovaka: podrobnosť
    • La franca: détail (sans importance), broutille
    • La hungara: részletkérdés, kicsinység
    • La rusa: мелочь