Vorto: detala
-
Enhavanta ĉiujn detalojn, preciza kaj kompleta.
detala fakturo, rakonto
detala adreso
oni legos la detalan historion de la Esperantismo
detala kompreno de l' situacio
aŭdi detalajn sciigojn pri la fortoj kaj intencoj de miaj malamikoj
mi posedas detalan planon de la trairoj
ĉe pli detala rigardado, la dezerto ŝajnus malpli unutona
ni aperigis detalan artikolon pri la multfaceta dekstra ekstremismo
Rimarko: Tia estas la Fundamenta senco de la radiko, laŭdevene adjektiva, kvankam nuntempe substantiva. Se la radiko estus normala substantiva radiko, povus ekzisti sencoj «rilata al detalo», aŭ «malgrava, akcesora» (menciita en ), sed ili ne estas rigardataj ĝustaj.
-
Rilata al pomalgranda vendado.
detala komerco
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: detailní, obšírný, podrobný
- La franca: détaillé, circonstancié, minutieux (détaillé)
- La germana: ausführlich, detailliert, ins Einzelne gehend, eingehend
- La hispana: detallado
- La hungara: részletes, beható
- La nederlanda: gedetailleerd, in detail
- La pola: szczegółowy, z detalami, ze szczegółami
- La rusa: детальный, подробный
- La slovaka: podrobný
- La franca: (commerce) de détail, (commerce) au détail
- La hungara: kiskereskedelmi, kicsibeni
- La nederlanda: betreffende de kleinhandel
- La pola: detaliczny
- La rusa: розничный