Vorto: derivi

  1. (transitiva) Devenigi vorton de alia pli simpla.

    • la vorto «homaro» deriviĝas de «homo»

    • derivita vorto

    • pri la derivo de la nomo «Berlino», mi ne pensas ke ĝi venis de «Bär» (urso)

    • en okcidento landnomo estas derivata el gentnomo, en oriento inverse

    • Erin estas poezia nomo de Irlando, derivita de Éirinn, dativo de Éire, Irlando en la gaela lingvo

    • la aŭtoro konsideras grandojn, derivitajn el bazaj kvantograndoj (maso, volumeno kaj substanckvanto) per frakci-formaj rilatoj

  2. (transitiva) Transpreni ion (vorton, sistemon kaj tiel plu) de pli frua aŭ pli baza similspeca, modifante ĝin.

    • la plej granda parto de la esperanta vorttrezoro estas derivita de la latinidaj lingvoj

    • la hindia uzas la tiel nomatan nagarian skribsistemon, derivitan el la antikva brahmia

    • la sanskrita estas mem parto de la granda hindeŭropa lingva familio, kiu inkluzivas, krom la sanskritan kaj ĝiajn derivitajn lingvojn, ankaŭ la malnovan persan kaj la idojn

    • la uzataj algoritmoj estas derivitaj plejparte de medicinaj tekstoj

    • por ĉiu specio oni facile derivas ĝiajn pli altajn taksonojn

  3. (transitiva) (funkcion) Kalkuli ties derivaĵon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: derive
    • La ĉeĥa: odvodit, odvozovat
    • La franca: dériver
    • La germana: ableiten
    • La hispana: derivar
    • La kataluna: derivar
    • La portugala: derivar (palavra)
    • La rusa: произвести (слово от основы и т.п.), образовать
    • La slovaka: odvodzovať
    • La taja: กลายมาจาก
    • La germana: ableiten, herleiten, abstammen
    • La angla: differentiate
    • La germana: ableiten, differenzieren
    • La pola: różniczkować, wyznaczać pochodną
    • La portugala: derivar (mat.)
    • La rusa: дифференцировать, найти производную
    • La slovaka: derivovať