Vorto: denso
-
Denseco.
senĉese kreskanta flugtrafika denso
en la denso de la arbaro
-
Sendimensia fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de difinita volumeno de la substanco al la maso de sama volumeno da pura akvo (je 4 ˚C), aŭ da aero (je 0 ˚C kaj 1 atm), se temas pri gaso.
la denso de hidrargo estas 13,6
la denso de oksigeno estas 1,105
Rimarko: Laŭ la ekzemplo de pluraj lingvoj, kiuj identigas «denson» kun «volumena maso», eblus nomi tiun ĉi grandon «relativa denso».
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: hustota, intenzita
- La franca: densité
- La germana: Dichte
- La indonezia: densitas, [padat] kepadatan, [rapat] kerapatan
- La rusa: плотность
- La slovaka: hustota, intenzita
- La franca: masse volumique, masse spécifique
- La germana: Massendichte
- La indonezia: massa jenis, [rapat] kerapatan
- La pola: gęstość
- La rusa: плотность
- La franca: densité (grandeur physique)
- La germana: spezifische Dichte, relative Dichte
- La indonezia: massa jenis, [rapat] kerapatan
- La pola: gęstość
- La rusa: относительная плотность