Vorto: densa
-
Tia, ke ĝiaj eroj tre proksimas unu al alia, multnombras en malgranda volumeno.
en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj
densa foliaro
tie iras fumo per densaj nuboj
fariĝis densa mallumo
densa nebulo
viaj nigraj densegaj haroj
densa barilo el traboj
densa reto de fervojoj kaj kanaloj
-
(parolante pri subaro A de topologia spaco, rilate al subaro B de la sama spaco) Tia, ke ĉiu punkto en B estas adhera al A.
ĉiu subaro estas densa rilate al si mem
A estas densa rilate al B, se kaj nur se la adheraĵo de A inkluzivas B
subaron densan rilate al la tuta spaco oni nomas ĉie densa
Rimarko: La sama termino aperas ankaŭ en , tamen nur alude.
Rimarko: Notindas, ke foje oni anstataŭigas «adhera» per «akumuliĝa» en la difino, el kio sekvas, ke subaro ne nepre estas densa rilate al si.
En aliaj lingvoj
- La angla: dense
- La belorusa: густы, шчыльны, часты
- La bulgara: плътен
- La ĉeĥa: hustý
- La franca: dense, dru, serré, touffu
- La germana: dicht
- La hispana: denso
- La hungara: sűrű
- La indonezia: lebat, padat, rapat
- La nederlanda: dicht
- La pola: gęsty
- La portugala: denso
- La rusa: густой, частый, плотный
- La slovaka: hustý
- La angla: dense (subset)
- La franca: (sous-ensemble) dense
- La germana: dicht (-e Teilmenge)
- La pola: (podzbiór) gęsty
- La rusa: плотное (подмножество)