Vorto: delto

  1. La kvara litero de la greka alfabeto (Δ, δ).

    • ankaŭ eblas ilin plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo, beto, gamo, delto

    • Rimarko: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo «delta», do aliradika.

  2. Pli-malpli triangula ebenaĵo, kiu estas formita el materialo alportita de la akvofluo, kaj tra kiu disbranĉiĝas rivero ĉe sia enfluo en maron aŭ lagon.

    • delto de Nilo

En aliaj lingvoj

    • La angla: delta
    • La franca: delta (ling.)
    • La indonezia: delta
    • La kataluna: delta
    • La nederlanda: delta
    • La pola: delta
    • La angla: delta
    • La belorusa: дэльта (ракі)
    • La franca: delta (géog.)
    • La germana: Delta, Flussdelta
    • La hispana: delta
    • La hungara: delta (torkolat)
    • La pola: delta (rzeki)
    • La portugala: delta
    • La rusa: дельта
    • La slovaka: delta (rieky)