Vorto: delikata
-
Neforte kaj neakre impresanta la sentumojn aŭ la spiriton, milda, dolĉa.
delikata fajfo, bruo, tuŝo, paŝo, diferenco, deklivo, kiso
aŭdiĝis blovado de delikata venteto
delikata sono de l' pluvo falanta sur molan teron
sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero donis al ĝi la nomon manao
delikata nebulo
a. Plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco.
delikata manĝo, vino, parfumo, plezuro, esprimo, nuanco, koloro, punto, rideto
delikataj trajtoj, manoj
delikata tritika faruno
li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin.
delikata fiŝo
delikatledaj ŝuoj
b. Facile rompebla, facile difektebla.
delikata teksaĵo, vazo, aparato
delikata kiel aranea reto
feliĉo estas delikata floro
delikata aĝo, sano, haŭto
li alligas al delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino
eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma
ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla
c. Facile malbonigebla, postulanta subtilan spiriton kaj grandan zorgon por sukcesi.
mi ne povis diskuti kun virino pri tiel delikata afero
delikata punkto, situacio, cirkonstanco
-
Facile impresebla, sentema, akresenta, subtila, sagaca.
delikata orelo, pesilo, spirito
delikata konanto de karakteroj
a. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema.
delikata laŭdo
montri siajn delikatajn morojn
b. Malfacile kontentigebla; elektema, rafinita; trodelikata.
viro delikata kaj tre alkutimiĝinta al lukso
virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco
En aliaj lingvoj
- La angla: delicate, sensitive, fragile
- La ĉeĥa: choulostivý, decentní, jemný, lahodný, něžný, ožehavý
- La franca: délicat, sensible, fragile
- La germana: sanft
- La hebrea: עדין, רגיש, פגיע
- La hispana: delicado
- La hungara: lágy
- La kataluna: delicat, fi, subtil, sensible
- La pola: delikatny
- La portugala: delicado, fino, brando, grácil, meigo, sutil, mimoso
- La rusa: деликатный, мягкий
- La slovaka: drobný, jemný, subtílny, útly
- a. La germana: delikat
- La hungara: finom
- La pola: delikatny
- La rumana: fin, subtil
- La rusa: изящный, утончённый
- b. La germana: zerbrechlich, empfindlich, fragil, zerbrechlich
- La hungara: kényes
- La pola: delikatny
- La rusa: тонкий, нежный
- c. La germana: empfindlich
- La hungara: kényes (átv.)
- La pola: delikatny
- La rusa: деликатный
- La germana: empfindlich, leicht erregbar
- La hungara: kifinomult
- La pola: delikatny
- La rusa: тонкий
- a. La germana: zurückhaltend, vorsichtig, taktvoll
- La hungara: finom, diszkrét
- La pola: delikatny
- La rusa: деликатный
- b. La germana: anspruchsvoll, schnäkisch
- La hungara: kényeskedő
- La rusa: привередливый