Vorto: decidi
-
(transitiva) Post pripenso, definitive fiksi, kio devas esti farata.
a.
Mi jam de longe tion decidis , nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj
se la sonĝo dufoje ripetiĝis al Faraono, tio montras, ke estas firme decidita de Dio
sur la kampo vi falos, ĉar Mi tion decidis
sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo
li decidis transloĝiĝi
ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli
decidis ne paroli plu pri iaj reformoj
oni decidis por li la plej facilan rolon
la decidita loko de ŝia sorto
b.
kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon
laŭ devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto
kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon?
ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj?
nedecidebla demando
la loto ĉesigas disputojn kaj decidas inter potenculoj
decidita estas nia sorto
ĉe tiu malsano, unu horo povas decidi inter vivo kaj morto
c.
kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos
mi ordonis, ke estonte li decidu
En aliaj lingvoj
- La angla: decide
- La belorusa: рашаць, вырашаць
- La ĉeĥa: decidovat, rozhodnout, usnést se
- La franca: arrêter (une décision), décider (qc à faire), résoudre (décider d'une solution), statuer
- La germana: entscheiden, entschließen, beschließen
- La hispana: decidir
- La hungara: elhatároz, eldönt
- La pola: decydować, postanawiać
- La portugala: decidir, deliberar, dirimir, haver por bem, julgar, resolver, resolver-se a
- La rusa: решать, решить, принять решение
- La slovaka: rozhodnúť