Vorto: de antaŭ

  1. De loko situanta antaŭ.

    • la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili

    • Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj

  2. De loko situanta antaŭ.

    • Jakob eliris de antaŭ sia patro Isaak

    • forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando

    • ili estos ekstermitaj de antaŭ vi

    • ili forkuris de antaŭ la loĝantoj de Aj

    • mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo

    • la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj

    • mi provis en ŝiaj brakoj kaŝi min de antaŭ la atakoj de ŝiaj infanoj

  3. De tempo antaŭ.

    • ideojn, per kiuj mia spirito nutris sin de antaŭ kelkaj jaroj

  4. Rilata al tempo antaŭ.

    • la fundamentojn de antaŭ multaj generacioj vi restarigos

    • , en kiu oni apenaŭ povis rekoni la financan direktoron de antaŭ kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron

En aliaj lingvoj

    • La franca: d'avant, de, de devant, depuis (prép., temps), devant
    • La hispana: desde antes de, desde, desde hace
    • La hungara: elől
    • La indonezia: dari depan
    • La nederlanda: van voor
    • La pola: z przed
    • La rusa: с, от
    • La hungara: elől
    • La indonezia: dari depan
    • La pola: z przed
    • La hungara: óta
    • La pola: z przed
    • La hungara: előtti
    • La pola: z przed