Vorto: de ĉe
-
De , loko situanta ĉe.
levis sin de ĉe la tablo
ŝi prenis mian filon de ĉe mi
Rimarko: En la donitaj ekzemploj la prepozicio ĉe aspektas utila. Ja levis sin de la tablo povus sugesti, ke la persono kuŝis sur la tablo, kaj prenis mian filon de mi povus signifi, ke la koncernato mem transdonis la filon al la prenanto. Tamen en multaj okazoj de ĉe estas senutile preciza kaj de sola sufiĉas: mi venas de la avo (= de ĉe la avo); ni ĵus revenis de la marbordo (sed: ni libertempis ĉe la marbordo).
En aliaj lingvoj
- La franca: de, d'auprès de, d'autour de, de chez, de contre, de sur
- La hungara: -tól, -től