Vorto: de
-
Prepozicio montranta.
Rimarko: La prepozicio de origine havas kvar malsamajn signifojn: 1°) devenan: veturi de Parizo al Berlino, de mateno ĝis vespero, de la patro mi ricevis libron, li paliĝis de timo, laca de laborado 2°) apartenan: glaso de vino, ĉevalo de blanka koloro, monsumo de mil pundoj, la kongreso de Lilo 3°) agantan: la murdo de la policano, kie la policano murdas iun 4°) objektan: la murdo de la policano, kie la policano estas murdata de iu. Por la du lastaj kontraŭaj signifoj, ekzistas jenaj Fundamentaj solvoj: 3°) la murdo ate de la policano 4°) la murdo (ante) al la policano aŭ la murdo ante la policanon
Rimarko: Pro la multsenceco de de estas ofte konsilinde anstataŭigi ĝin, se eble, per pli preciza prepozicio (en, el, pri, pro, super, kontraŭ, antaŭ aŭ alia): la kongreso en Göteborg, la fruktoj el la ĝardeno, konkludo el la leciono , la enspezoj el (aŭ: pro) la festo, akcepti la honorprotektecon super la kongreso, la problemo pri la senarmiĝo, doni pruvojn pri sia kuraĝo, la modo pri tio pasis jam de longe, la preparoj por la festo, kaj tiel plu.
-
Punkton en spaco, kie komenciĝas movo, malproksimiĝo, deiro.
veturi de Parizo ĝis Berlino
trafi de Scilo al Ĥaribdo
mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo
la vento forblovis de mia kapo la ĉapon
puŝi ion de si
la vojo de la monto Seir al Kadeŝ-Barnea
ili desaltis de la ĉevaloj
la vazo falis de la tablo
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, se nur ĝi elvokas movon. Plej ofte ĝi tamen aperas kun verboj aŭ agaj substantivoj.
-
Metaforan originon, devenon: objekton malproksiman, apartan, malsimilan.
de la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon
viŝi de sia vizaĝo la ŝviton
transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo
la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo
deveni de nobela gento
la helpo venas de la Eternulo
bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj
de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento
salutu lin de mi
de semo putra venas frukto ne nutra
de kiu estas tiu libro?
li havas flugilojn, kiuj estas longaj de la nuboj ĝis la tero
for de l' okuloj, for de la koro
ne falas frukto malproksime de l' arbo
savu min de miaj malamikoj
antaŭparolo liberigas de postparolo
edziĝo najbara garantias de eraro
mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj
ili diferencas de ni nur per la koloro
aparta de
disa de
distanca de
(mal)proksima de
najbaraj de
dependa de; , imuna de
libera de
pura de
sendifekta de
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, se nur ĝi elvokas metaforan movon, aŭ ĝian rezulton: distancon. Plej ofte ĝi tamen aperas kun verboj, agaj substantivoj aŭ adjektivoj. Kun ne-agaj substantivoj ( la trajno de Berlino, Francisko de Asizo ) oni prefere uzu el.
-
Kaŭzon.
li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto
de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo
de kantado senpaga doloras la gorĝo
ili malaperis de subita teruro
tremi de febro
laca de laborado , malsana de amo , malseka de mirha fluidaĵo , peza de oro , rigida de malvarmo , ruĝa de sango
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, sed ĝi ĉefe aperas kun verboj kaj adjektivoj.
-
Aganton.
post pasivaj participoj la prepozicio «de» ĉiam montras nur la aganton
la surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi
li estu amata de siaj fratoj
per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron
bato de patrino ne longe doloras
la amo de la gepatroj al siaj idoj
dika branĉo rompiĝis de la vento
ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo , nek falanta de glavo
la tero estas kovrita de neĝo
la tablo estis kovrata de la servanto per tapiŝo
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinatoj de pluraj tipoj: pasiva aŭ pasivsenca verbo, pasiva participo, aga substantivo, pasivsenca de-verba adjektivo (ekz-e la derivaĵoj per sufiksoj ebl kaj ind) aŭ de-verba adverbo. La aganton de aktiva verbo kutime esprimas la subjekto.
Rimarko: La sinonimoj estas utilaj ekz-e por verboj, kiuj akceptas lokan komplementon: esti venigata de iu loko fare de iu, aŭ por agaj substantivoj, kiam necesas esprimi ankaŭ la objekton: nutrado de infanoj fare de ilia patrino, recenzo de verko far iu. Oni ĉiam memoru, ke de-komplemento post pasiva participo riskas estigi ambiguecon, se ĝi ne montras al la aganto, kaj oni tiam preferu alternativajn solvojn, kiel disde, el, jam de k.s: Z. klarigas, ke anstataŭ la frazo lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko [...] estus pli bone diri for de la hoko, anstataŭ ŝi troviĝis ŝirmata for de liaj entreprenoj mi konsilus diri kontraŭ liaj entreprenoj.
-
Objekton.
mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro
donado de almozoj neniam malriĉigas
hakado de ligno donas lignerojn
mortigo de homo estas krimo
preparo de la venonta kongreso
enkonduko de Esperanto en la programojn
sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj
multaj estas la elpensintoj de lingvoj internaciaj
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinatoj, elvokantaj transiran agon: aga substantivo, substantiva aktiva participo aŭ de-verba adverbo. Verboj, inkluzive de nesubstantivaj participoj, kutime esprimas la objekton per akuzativa komplemento.
Rimarko: Por eviti ambiguecon oni ofte povas anstataŭigi de post aga substantivo per alia senckonforma prepozicio: al, pri, je k.a., aŭ eĉ per akuzativo: akcepto al la kongresanoj; ekspluatado al malsuperaj klasoj; indiko pri la ĝusta vojo; sufero je dorsa doloro; enkonduko unu neŭtralan lingvon. Detalan priskribon de tiu demando vidu en.
-
Punkton en tempo, kie komenciĝas tempa intervalo.
de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi
tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo
via servanto estas diotima de sia juneco
unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata
de mateno ĝis vespero
de du jaroj li malsanas
de eterne
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla kun pluraj tipoj de determinatoj, plej ofte kun verboj aŭ agaj substantivoj.
Rimarko: En la komencaj jaroj de la lingvo oni ofte emfazis la tempan sencon, uzante kombinon de la prepozicio kun tempa adverbo (jam, tuj) aŭ tempa prepozicio (post).
-
Posedanton (vaste komprenatan), havanton de la determinato.
glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino
la dentoj de leono estas akraj
la mano de Johano estas pura
la libro de Petro
de kiu estas tiu libro?
la dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro
tri estas duono de ses
nevo de papo facile fariĝas kardinalo
ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo
de kiu la kulpo, por tiu la puno
doni al iu la baton de morto
la ĉirkaŭaĵoj de la urbo
li estas la fiero de sia patro
donu al mi pecon de tiu kuko
prezo de pano, sukceso de entrepreno, utileco de Esperanto, konkludo de la parolado
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla nur kun substantiva determinato, aŭ kun de-substantiva adverbo. La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
-
Econ, kiun posedas la determinato.
li estas de meza kresko
de sama koloro, de sama valoro
ĉevalo de blanka koloro
de kiu koloro estas tiu ĉevalo?
potoj, pladoj kaj kruĉoj de plej diversa formo kaj grando
floroj de nekomparebla odoro
homo de granda talento
sakoj de diversaj grandecoj
bestoj de sama speco
libroj de sama valoro
afero de duba karaktero
Rimarko: Ĉi tiu senco estas uzebla nur kun substantiva determinato, aŭ kun de-substantiva adverbo. La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
Rimarko: Kiam eblas, oni nun preferas uzi samsencan adjektivan kunmetaĵon de la tipo: blankkolora, grandtalenta, samspecaj, samvaloraj...
-
Rilaton inter du substantivoj, el kiuj la determinanto montras la konsiston aŭ la mezuron de la determinato.
en la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn
monsumo de mil pundoj
alto de dudek metroj
ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton
li havis la aĝon de okdek jaroj
vi faris eraron de tri frankoj
ili portis grandegajn bukedojn de freŝaj floroj en la manoj
taĉmento de soldatoj
amaso da mono kaj titolo de barono
popola kutimo havas valoron de leĝo
sub la masko de homamo
la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco
la honoran nomon de «instruituloj»
Rimarko: La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
Rimarko: En pluraj el la ĉi-supraj ekzemploj oni povus same bone uzi prepoziciojn el aŭ je: monsumo je mil pundoj, eraro je tri frankoj, bukedoj el freŝaj floroj, taĉmento el soldatoj , aŭ simplan apudmeton: la titolo «barono», la honora nomo «instruituloj». Oni notu, ke titolo de barono estas interpretebla ankaŭ per «la titolo, kiun havas barono», do per de.
-
Gramatikan dependecon kun malpreciza senco.
ŝtono de falpuŝiĝo
doni lecionon de moroj
profesoro de botaniko
glaso plena de akvo
ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
la tero pleniĝis de maljustaĵoj
la kanto de la birdoj estas agrabla
ne satiĝas la okulo de vidado
ili ebriiĝis, sed ne de vino
esti kontenta de io
Rimarko: Al ĉi tiu «senco» eblas alkalkuli ekzemplojn, en kiuj de povas havi samtempe plurajn el ties pli precizaj sencoj, aŭ prenas la lokon de logike pli taŭga prepozicio, eventuale pro nacilingva influo.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: od, z, ze
- La franca: de
- La germana: mit, des, der
- La hispana: de
- La portugala: de, por, desde
- La rumana: din, dinspre, de
- La slovaka: od
- La angla: from
- La bulgara: от
- La germana: von, von... her, aus
- La hungara: -tól, -től, -ról, -ről
- La pola: od, z
- La rusa: от
- La germana: von, von... her, aus
- La hungara: -tól, -től, -ból, -ből
- La pola: od, z
- La rusa: от
- La germana: vor, aus
- La hungara: -tól, -től, miatt
- La pola: od, z, z powodu
- La rusa: от (из-за)
- La germana: von, des, der
- La hungara: által, révén
- La pola: (2. przypadek)
- Tokipono: tan
- La germana: von, des, der
- La hungara: -nak a, -nek a
- La pola: (2. przypadek)
- La bulgara: от
- La germana: von... an, seit
- La hispana: desde
- La hungara: -tól, -től, óta
- La pola: od
- La rusa: от, с (о времени), начиная с
- La bulgara: на
- La germana: von, des, dessen, der, deren
- La hungara: -nak a, -nek a
- La pola: (2. przypadek)
- Volapuko: -a
- La germana: von
- La hungara: -ű, -ú
- La pola: (2. przypadek), o
- La germana: von
- La hungara: -s
- La pola: (2. przypadek), o
- La germana: von, des, der
- La hungara: -tól, -től, -nak a, -nek a
- La pola: (2. przypadek)