Vorto: daturo

  1. Tre venena herbo kun trumpeto- aŭ kalikoformaj floroj blankaj ĝis violkoloraj, starantaj en la akseloj de la disbranĉiĝanta tigo, malfermiĝantaj vespere; kaj kun kvarpartaj ovo- aŭ globformaj, ofte pikaj kapsuloj; genro el familio solanacoj (Datura).

    • nian sanan spiriton, plenan de azia praforto, ni venenis per la eŭropa datur-infuzaĵo

En aliaj lingvoj

    • La angla: thorn apple, jimson weed
    • La belorusa: дурнап'ян
    • La bretona: aval-spern, mezverez (aval-spern)
    • La ĉeĥa: durman
    • La franca: datura
    • La germana: Stechapfel
    • La hungara: maszlag
    • La pola: bieluń
    • La portugala: estramônio, datura
    • La rusa: дурман
    • La slovaka: durman