Vorto: datumo

  1. Fiksado de dato.

    • la datumo estis eksterordinara: antaŭe la konkursoj okazis preskaŭ ĉiam en marto, hodiaŭ nur en majo

    • a. Takso de la aĝo de fosilio.

      • Abatejo Glastonbury nun prezentas sin kiel «tradicie la plej malnova supertera kristana kirko de la mondo» situante «en la mistika lando de Avalon», per datumo el la jaro 63

  2. datum/o (informo)

  3. Fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto, administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto, statistikaĵo kaj tiel plu).

    • observitaj datumoj, fidinda datumo, prognoza datumo, datumoj pri tiu persono mankas

    • akiri, kolekti datumojn

    • oftecodistribuo estas funkcio, kiu indikas por ĉiu mezurita datumo, kiom ofte la datumo ekestis

    • Rimarko: Ofte la vortoj «informo» kaj «datumo» estas interŝanĝeblaj: la celo de komunikado estas transdoni informon, sed reale oni povas fari tion prezentante la informon materie per datumo. Do, ricevi informon kaj ricevi datumon povas esti samsignifaj. Tamen iam la diferenco ja gravas, ekz. kiam oni esploras diversajn prezentomanierojn, aŭ se datumo estas seninforma.

    • Rimarko: Multaj esperantistoj, influate de sia nacilingvo (kaj etimologio de «datumo») uzas la vorton «donitaĵo» en la ĝenerala senco de «datumo». Tio estas iom ĝena se temas pri datumo akirota, kiu estos rezulto de komputado aŭ parto de plano. Por eviti la komikan efekton en tiaj situacioj iuj uzas vortojn «ciferoj», «indikoj» ( planitaj ciferoj, projektaj indikoj) kaj tiel plu, kie fakte pli konvenas «datumo».

    • Rimarko: Multaj uzas nur la multenombran formon «datumoj», kvankam ĉe aliaj aŭtoroj ne maloftas ankaŭ la ununombra uzado.

    • Rimarko: Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la formon «dateno», supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo «datumi» (proksimume «datiĝi, deveni de koncerna tempo, komenciĝi iam»). La formo «dateno» restas malpli vaste uzata (kaj geografie kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por «dateno» kaj 74% por «datumo»). La formo «datao» estas ankoraŭ pli malofta.

  4. Informo konsiderata kune kun la maniero en kiu ĝi estas esprimita; precipe informo komputile traktebla.

    • la signoĉenoj "33", "XXXII", "tridek tri" estas diversaj datumoj esprimantaj unu saman informon

    • datumoj ― de nefakula vidpunkto ― povas esti la literoj de teksto aŭ eble iuj ciferoj, sed eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj

    • la poŝtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo, kiel ĝi alvenas de la mikrofono

    • asociaj tabeloj simple ligas parojn da datumoj, tiel ke unu estas la indico (aŭ ŝlosilo) por trovi la alian

  5. dat/um/o

En aliaj lingvoj

    • La germana: Datierung
    • La angla: datum, data
    • La franca: donnée
    • La germana: Datum, Daten (pl)
    • La hebrea: נתון
    • La hispana: dato
    • La hungara: adat
    • La pola: dana (l.poj), dane (l.mn)
    • La portugala: dado (informática)
    • La rusa: данные
    • La sveda: data