Vorto: dativo

  1. Gramatika kazo, indikanta ricevanton de la rezulto de la ago, tiun aŭ tion en kies intereso, por kies profito aŭ malprofito la ago estas plenumata, aŭ kiun ĝi impresas. En Esperanto la dativo aperas kiel analiza kazo, esprimata per la prepozicio al.

    • instrui matematikon al la studentoj

    • donaci, sciigi ion al iu

    • plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn

    • Rimarko: Krom la indikita ĉefsenco, en multaj lingvoj dativo indikas ankaŭ tiun, kiun la ago impresas, afekcias. Samkiel en tiuj lingvoj, en Esperanto tiun sencon esprimas la sama prepozicio «al»: al mi plaĉas tiu robo; al mi ŝajnas, ke li estas fripono; al mi estis malvarme. Do, el la vidpunkto de la gramatiko de Esperanto ne estas bezono apartigi tian «afekcian kazon», kvankam por iuj lingvoj la diferenco povas esti grava.

En aliaj lingvoj

    • Ido: dativo
    • La angla: dative case, dative
    • La belorusa: давальны склон
    • La bretona: dativ, tro-reiñ
    • La bulgara: дателен падеж
    • La ĉeĥa: třetí pád, dativ
    • La ĉina: 与格 [yǔgé]
    • La franca: datif
    • La germana: Dativ, Wemfall, dritter Fall
    • La greka: δοτική πτώση, δοτική
    • La hispana: caso dativo, dativo
    • La hungara: részeshatározó eset, dativus
    • La itala: dativo
    • La japana: 与格 [よかく]
    • La korea: 여격
    • La malnovgreka: δοτική πτῶσις, δοτική
    • La nederlanda: datief, dativus, derde naamval
    • La pola: celownik (3. przypadek gram.)
    • La portugala: caso dativo, dativo
    • La rusa: дательный падеж
    • La slovaka: datív, tretí pád
    • La sveda: dativ
    • Latino: casus dativus
    • Volapuko: kimefal, datif