Vorto: danki

  1. (transitiva) Esprimi per vortoj ŝuldan senton pro ricevita servo, bono aŭ propono.

    • danki iun aŭ al iu, pro io aŭ por io

    • mi dankas al vi pro via komplezo

    • Joab ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon

    • dankis la Eternulon, ke Li estas bona

    • mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris

    • Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo

    • mi anticipe dankas vin

    • Rimarko: La PIV-oj entenas jenan ekzemplon kun nepre malĝusta klarigo: «Ĉu vi deziras kafon? - Mi dankas (t.e. ne, sed mi dankas pro la propono)». Gastiganto kiu akceptas la PIV-an interpreton riskas ofendi sian gaston, ĉar la indikita implicaĵo (ke nuda danko esprimas rifuzon) estas tute malevidenta kaj neniel internacia. Aliflanke, ankaŭ la dankanto prefere uzu pli klaran respondon: «Jes, dankon» aŭ «Ne, dankon». (Rusa gastiganto, ricevinte la malklaran respondon, normale redemandas: «Ĉu ‚dankon jes‘ aŭ ‚dankon ne‘?») Ial sub la sama sencodifino PIV-oj donas la ironian proverbon Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas — probable pro miskompreno.

  2. (transitiva) Montri per faro ŝuldan senton pro ricevita servo; reciproki servon pro ricevita servo.

    • li dankis al mi per donaco

    • ŝi dankis al li per amplena rigardo

    • vi dankas al mi per perfido

  3. (transitiva) Konscii, ke oni havas la moralan devon reciproki al iu ricevitan servon.

    • mi tre dankas al li pro lia helpo

  4. (transitiva) (figure) Ĝui ion pro la efiko de io.

    • mi dankas al vi mian feliĉan edzecon

    • al tiu neatendita cirkonstanco mi dankis la vivon

    • la tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al la posedado de lingvo

En aliaj lingvoj

    • La angla: thank
    • La belorusa: дзякаваць
    • La bretona: trugarekaat
    • La bulgara: благодаря
    • La ĉeĥa: děkovat, děkovat
    • La ĉina: 感谢, tr. 感謝 [gǎnxiè], 谢, tr. 謝 [xiè]
    • La franca: remercier
    • La germana: danken
    • La hebrea: להודות ל-
    • La hispana: agradecer
    • La hungara: megköszön, köszönetet mond
    • La indonezia: [terima kasih] berterima kasih
    • La kataluna: agrair
    • La malaja: terima kasih
    • La nederlanda: danken
    • La norvega: takke
    • La pola: dziękować
    • La portugala: agradecer
    • La rusa: благодарить
    • La slovaka: ďakovať, poďakovanie, ďakovať
    • La sveda: tacka
    • La turka: teşekkür etmek
    • La ukraina: дякувати
    • Latino: gratias ago, ere
    • Volapuko: danön
    • La franca: gratifier (donner en remerciement)
    • La hebrea: לגמול ל-
    • La pola: dziękować
    • La turka: teşekkür etmek
    • La franca: savoir gré (de), être reconnaissant (de)
    • La hebrea: להכיר טובה
    • La pola: być wdzięcznym
    • La franca: devoir (être redevable), être redevable
    • La indonezia: [syukur] mensyukuri
    • La pola: zawdzięczać (coś, komuś)