Vorto: daktilo
-
Longeca, dolĉa frukto de daktilarbo.
li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero
palmoj naskas dolĉajn daktilojn
figoj kaj daktiloj pruvas, ke oni importis nutraĵojn el foraj regionoj, eĉ el la norda Afriko
Rimarko: Daktilo ankaŭ estas nomo de versa ritmo.
-
Verspiedo konsistanta el tri silaboj, el kiuj la unua estas longa aŭ akcenta, kaj la du ceteraj estas mallongaj aŭ senakcentaj; simbole /‐υυ/.
«tiu ĉi» konsistigas daktilon
Rimarko: Fundamente daktilo estas nomo de frukto.
En aliaj lingvoj
- La angla: date
- La belorusa: фінік
- La bretona: datezenn (frouezhenn)
- La ĉeĥa: datle (plod)
- La dana: daddel
- La franca: datte
- La germana: Dattel
- La hebrea: תמר
- La hispana: dátil, dáctilo (poesía)
- La hungara: datolya
- La indonezia: kurma
- La kataluna: dàtil
- La nederlanda: dadel (vrucht)
- La pola: daktyl
- La portugala: tâmara
- La rumana: curmală, vers dactil
- La rusa: финик
- La slovaka: datľa
- La angla: dactyl
- La belorusa: дактыль
- La ĉeĥa: daktyl, datle (plod)
- La dana: daktyl
- La franca: dactyle (métrique)
- La germana: Daktylus
- La greka: δάκτυλος
- La hungara: daktilus
- La kataluna: dàctil
- La nederlanda: dactylus
- La pola: daktyl
- La portugala: dátilo
- La rusa: дактиль
- La slovaka: datľa