Vorto: daŭri
-
(netransitiva) Fariĝi dum ia tempo, konsumi ian tempon, estadi.
lia kolero longe daŭris
la milito daŭris kvar jarojn
ne ĉiam daŭras malbona vetero ne ĉiam daŭras homa sufero
-
(netransitiva) Konserviĝadi dum longa tempo, ne forpasi dum longa tempo.
lia gloro daŭros tra la jarcentoj
ŝia fervoro daŭros malgraŭ tiuj malhelpoj
belo pereas, virto daŭras
-
(netransitiva) Esti plue, ne esti finita, plue fariĝi kiel antaŭe, restadi en sama stato, ne ĉesi, ne halti.
samaj malbonoj daŭras ekzisti
la diskuto daŭris ankoraŭ, kiam ni alvenis
malgraŭ la striko la fabrikado daŭris
tiel daŭri ni ne povas
En aliaj lingvoj
- La angla: endure, last, continue
- La belorusa: доўжыцца, працягвацца, цягнуцца
- La bretona: padout
- La franca: durer, persister (durer)
- La germana: dauern
- La hispana: durar, continuar
- La hungara: tart (időben)
- La nederlanda: duren
- La pola: trwać, być w toku, pozostawać, przetrwać
- La portugala: durar, continuar, permanecer, prolongar-se
- La rumana: dura, persista
- La rusa: длиться, продолжаться
- La slovaka: trvať
- Tokipono: awen
- La nederlanda: blijven bestaan
- La nederlanda: blijven