Vorto: daŭra

  1. Daŭranta.

    • daŭra sukceso

    • jardaŭra vegetaĵo

    • samtempe ekestis la daŭra kaj multekosta dependeco de investbankoj, revizoroj kaj juristoj

    • daŭra plendado pri altaj prezoj

    • oni precipe kverelis en daŭra konfuzo

  2. Kies teno daŭras ioman tempon kaj povas esti daŭrigata.

    • vokaloj kaj frikativoj estas daŭraj sonoj

    • «rr» ‐ «erre» ‐ daŭra, trila «r»

En aliaj lingvoj

    • La angla: enduring
    • La belorusa: працяглы, доўгі
    • La bretona: padus
    • La franca: durable, persistant
    • La hispana: continuo, duradero
    • La hungara: tartós, hosszú (időben)
    • La nederlanda: blijvend, duurzaam
    • La pola: trwający, będący w toku
    • La rusa: длительный, продолжительный, долгий
    • La franca: continu (phon.)