Vorto: daŭbo

  1. Ĉiu el la tabuletoj, kiujn oni uzas por fari la ĉirkaŭvandon de barelo, kuvo aŭ sitelo.

    • la unua paŝo estas la farado de daŭboj: tiel li fendas, aŭ segas, tabuletojn kaj konvene frezas ilin, poste li mallarĝigas la finojn de la daŭboj kaj oblikvigas la randojn, la prilaboritajn daŭbojn li vaporumas, per barelbendoj (ringegoj) kuntiras ilin

    • oni uzas la sitelojn ekde antikva tempo , tiam oni faris el ligno aŭ ledo, poste oni faris ĝin el daŭboj

En aliaj lingvoj

    • La angla: stave
    • La belorusa: клёпка (бочкі)
    • La franca: douve (de tonneau)
    • La germana: Daube, Fassdaube
    • La hispana: duela (de barril)
    • La hungara: donga
    • La kataluna: doga
    • La nederlanda: duig
    • La pola: klepka beczki
    • La portugala: aduela
    • La rusa: клёпка (бочарная)