Vorto: da

  1. Prepozicio esprimanta kunon de fizika aŭ metafora ujo kaj ĝia enhavo.

    • Rimarko: Ĉi tiujn sencojn de la prepozicio, logike la kernan, PV kaj ambaŭ PIV-oj ne konas.

    • Rimarko: Principe, «A de B» estas A (iel rilata al B); dum «A da B» estas aŭ «A kun B», aŭ «B en la mezuro indikita per A». Tial «skatolo da bombonoj» estas kaj la skatolo, kaj la bombonoj; sed «skatolo de kakao» estas nur skatolo: «Do, kien vi ilin (la dolarojn) ŝovis?» ‐ «En la kelon, en skatolon de kakao Einem». Simile, li verkis grandan nombron da artikoloj (li verkis artikolojn, ne nombron); la nombro de liaj artikoloj estas para, tricifera, ronda (temas pri la nombro, la entjero). Z. klarigis, ke "kvaronjaro (=mezuro) estas parto da tempo, sed printempo (=speciale montrita parto) estas parto de jaro".

    • Rimarko: Oni ankaŭ komparu la esprimojn ombro da dubo kaj ombro de dubo. La unua ja estas «dubo» mem, en la formo aŭ kvanto de nepalpeble maldika ombro; la dua tamen estas «ombro», io esence alia, kiel simptomo aŭ spuro. Se oni celas diri, ke la dubo malaperis senspure, oni povas diri, ke «ne restis eĉ ombro de dubo»; aŭ oni povas diri ke «ne restis eĉ ombro da dubo» (= eĉ tiom malmulte ne restis). Sed en aliaj situacioj la du esprimoj povas esti tute malsamsencaj: ombro de granda dubo malserenigis lian vizaĝon; la dubo malaperis, sed ĝia ombro (= la ombro de ĝi) ankoraŭ longe venenis iliajn rilatojn.

    • a. Fizika ujo kaj substanca enhavo.

      • glaso da vino estas glaso plena je vino

      • sur la tablo staris botelo da vino, kuŝis skatolo da bombonoj

      • ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj

      • ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj!

    • b. Kuno de strukturo, formo kaj ĝia materio, io arigita.

      • antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj

      • dika tavolo da fojno

      • sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie

      • sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj

      • vasta kaj ondanta maro da ideoj kaj sentoj, kiu unuavide povus aperi ĥaosa

      • tuto da kondiĉoj kaj ĉirkaŭaĵo

      • matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro

      • aro da aparatoj kaj iloj por fari kaj surskribi tabuletojn kaj cilindrojn

      • jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj

      • ĉu ŝtipon da ligno mi adoros?

      • klarigo de unu vorto per tuta frazo da vortoj

      • 60 paĝoj da teksto

      • guto da veneno

      • ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu kolektiĝis en ŝia brusto

      • peco da ŝtofo

      • hajlo da kugloj

      • svarmo da veturiloj

      • torentoj da lumo

      • nokto pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto

  2. Prepozicio uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj vortojn esprimantajn precizan aŭ neprecizan kvanton, nombron, mezuron, pezon.

    • Rimarko: Fakte da estas metonimia uzo de da, en kiu la rolon de ujo havas esprimo mezura aŭ kvanta, kaj kiu prezentas ne la kunon de la enhavo kaj ujo, sed la enhavon: li trinkis glason da akvo signifas, ke li trinkis la akvon, ne la glason.

    • Rimarko: PV kaj ambaŭ PIV-oj ial tabuas la uzon de da «Antaŭ la mezurvortoj: 60 markoj da rekompenco, mil frankoj da rento...» [PV] kaj «la substantivoj, kiuj venas post da, ne povas mem esprimi precizan kvanton» [PIV2]. Tamen kontraŭekzemplojn oni abunde trovas ĉe Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj: Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da larĝo; «kvaronjaro» (= mezuro) estas parto da jaro, sed «printempo» (= speciale montrita parto) estas parto de jaro; muro... duonon da metro larĝa.

    • Rimarko: Estas granda senca diferenco inter la ŝajne similaj frazoj: la spektaklo daŭris duonon da horo kaj la fundamenta tri estas duono de ses. La unua (duono da) esprimas kvanton; la dua (duono de) indikas matematikan operacion; simile oni povus diri ke kosinuso de π estas ‒1; evidente, en tia frazo maleblas uzi da ‐ tamen ne tial, ke la argumento estas «precize limigita nombro» , sed ĉar la rilato inter funkcio kaj ĝia argumento ne estas esprimebla per da.

    • Rimarko: El la ĉi-supra konstato pri nedifiniteco de la da-parto, plimulto da niaj gramatikistoj tiras eraran konkludon ke la prepozicion da oni ne uzu antaŭ determiniloj («antaŭ la artikolo la, antaŭ la demonstrativaj aŭ posedaj adjektivoj», laŭ PV). Tiu tabuo sekvas el konfuzo inter nedifinita parto entenata (prave) kaj la tuto el kiu tiu parto estas ĉerpita (erare: la tuto ja eventuale povas esti difine determinita): kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn; tiuj zigzagoj de la historio iĝis fatalaj por la eŭropa Esperanto-movado, kiu perdis centojn da siaj membroj; estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; tio ĉi forkonsumigis centon da miaj cigaredoj; por pagi tian ŝuldon sufiĉos malgranda parto da miaj enspezoj; mi havas multe da liaj kvitancoj; ekzistas cetere multe da miaj verkoj.

    • Rimarko: Tamen sekve de iom malsama meĥanismo de determinado ĉe da kaj da, en Esperanto estiĝis la tradicio ne uzi la artikolon post la prepozicio da (same kiel oni ne uzas la akuzativan finaĵon por la pronomo «unu», kie la logiko postulus la formon «unun»). Esceptaj uzoj estas logikaj, sed impresas strange: eble estas malfacile kompreni kial Dogeno redonis al la rivero duonon da la akvo ĉerpita. Normale oni senhezite uzas post da ĉian plensencan determinilon, sed ne la artikolon (same kiel oni povas diri «mia amiko», «iu mia amiko», «ĉi tiu mia amiko» ‐ sed ne «la mia amiko»).

    • a. Ĉe mezurvortoj.

      • unu kilogramo da teo, dek du jaroj da laborado

      • plenmanoj da cindro

    • b. Ĉe nombrovortoj.

      • mi aĉetis dekduon da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj

      • da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses

      • en tiu momento aperis la tria frato, — ĉar estis tri da ili, sed neniu kalkulis la trian kiel fraton, ĉar li ne posedis tiel saman miregindan instruitecon kiel la du aliaj

      • multe da papero, pli da akvo

      • En duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro!

      • po unu dekono da delikata faruno

      • estas duono da tio, kion fabrikas la amerika «General Electric Company»

      • Bostono havas ĉiom da ekscito de granda urbo sen esti tro granda

En aliaj lingvoj

    • La angla: (quantity) of
    • La ĉeĥa: předložka míry (glaso da vino - sklenice vína), míru, předl. 2.pádu za výrazy množství, váhu
    • La franca: de (après un mot exprimant une quantité)
    • La germana: des, von (glaso da vino - Glas Wein)
    • La hispana: de (glaso da vino - vaso de vino)
    • La hungara: -nyi (mennyiség vmiből)
    • La kataluna: de (quantitat)
    • La portugala: de
    • La slovaka: predložka 2. pádu na výrazy množstva
    • La sveda: (mängd) av