Vorto: cis
-
Prepozicio kun la senco de maltrans, ĉi-flanke de, pli proksime ol.
lia bieno sterniĝas cis la rivero
restu cis ĉi tiu linio!
Rimarko: La sinonimoj maltrans kaj ĉi-flanke de estas preferataj.
-
Prefikso montranta lokon, situantan, en rilato al difinita metropolo, pli proksime ol la objekto, kiun ĝi enkondukas (malo de trans).
cisalpa (vidata de Romo), cisdanuba regiono (vidata de Vieno)
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: na této straně (před)
- La franca: de ce côté-ci de
- La slovaka: ne tejto strane (pred)