Vorto: cirklo
-
Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto de la koncerna ebeno (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso).
cirklo estas koniko kun nula discentreco kaj senlime malproksima direktanto
la kartezia ekvacio de cirklo estas de la tipo x2+y2 = R2
turniĝi laŭ cirklo
al la arkta cirklo kaj reen
-
Disko.
malgranda lumcirklo, kiun sternis la kandeloj
-
Ĉia objekto pli-malpli samforma kiel cirklo aŭ; rondo.
la kanalo kaj la ŝoseo ĉirkaŭis duoncirkle la dezerton
cirklo el pli ekzotikaj arboj troviĝas en la herbaro
trafikcirklo
estas diabla cirklo, ĉar konsumantoj ne volas akcepti avertojn kaj politikistoj ne malpermesas, ĉar konsumantoj volas havi ĉi ĉion
-
Rondo.
ni esperu pri bona akcepto de ĝuste tiu ĉi libro en lingvosciencaj cirkloj
prezentas iujn sensaciajn aktualaĵojn varmege rekte el bone informitaj cirkloj
oni aŭdas niacirkle dubeman opinion
En aliaj lingvoj
- La angla: circle
- La belorusa: круг, кола, акружнасьць, акружына
- La bulgara: окръжност
- La ĉeĥa: cirkl, kolo, kruh, kružnice
- La franca: cercle
- La germana: Kreis
- La hispana: círculo
- La hungara: kör
- La nederlanda: cirkel
- La pola: koło
- La portugala: circunferência
- La rumana: cerc, circumferinta, janta de roată
- La rusa: окружность, круг
- La slovaka: kružnica
- La angla: circle, disk
- La franca: cercle, disque
- La germana: Kreis, Kreisscheibe
- La hungara: körfelület
- La pola: koło
- La portugala: círculo
- La rusa: круг
- La slovaka: kruh
- La germana: Zirkel (Klub)