Vorto: cirkla

  1. Havanta formon de cirklo.

    • cirkla placo

  2. Rilata al cirklo.

    • cirkla funkcio

    • cirkla cilindro, konuso, helico, sektoro

    • cirkla linio , surfaco

    • kial do ni serĉus solvon de la cirkla kvadratur'??

  3. Tia, ke ĝiaj sinsekvaj elementoj rekondukas al la komenco, en fermita sistemo sen ekstera apogo.

    • ĉu ne estas cirkla rezonado aserti, ke la demokratio dependas de liberaj informiloj, dum liberajn informilojn sekurigas la demokratio?

    • Waringhien perdiĝas en cirkla rezonado

En aliaj lingvoj

    • La angla: round
    • La ĉeĥa: kruhového tvaru, kruhový
    • La franca: circulaire (adj.), de cercle
    • La hungara: kör-, kör alakú
    • La nederlanda: cirkelvormig, cirkel-
    • La pola: okrągły
    • La slovaka: kruhový
    • La angla: circular
    • La hungara: kör-
    • La pola: kołowy