Vorto: cirkelo
-
Ilo kun du moveblaj, ĉarnire kunigitaj brakoj, uzata por desegni rondojn, aŭ mezuri liniojn.
alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo
antaŭ la vicoj, ĉiun kelkdekon da paŝoj, staris la majstroj: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon
Carl Friedrich Gauss montris ke regula plurlatero povas esti konstruita pere de rektilo kaj cirkelo se kaj nur se la nombro de lateroj estas la produto de diferencaj Fermat-primoj kaj potenco de 2
En aliaj lingvoj
- La angla: (pair of) compasses
- La belorusa: цыркуль
- La bretona: kelc'hier
- La ĉeĥa: kružidlo, kružítko
- La franca: compas (pour dessiner)
- La germana: Zirkel
- La hispana: compás
- La hungara: körző
- La itala: compasso
- La kataluna: compàs
- La nederlanda: passer
- La pola: cyrkiel
- La portugala: compasso
- La rusa: циркуль
- La slovaka: kružidlo
- La sveda: passare