Vorto: cimo

  1. Iu el hemipteroj.

    • vi estas plata kiel cimo

  2. Genro el familio cimedoj (Cimex) de du sangosuĉaj specioj, unu el ili estas la litcimo.

    • abomena ĉambro, kaj cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj

  3. Ĵargona vorto por miso, eraro, programa fuŝo (neevitebla tradukprunto el la angla).

    • riparado de cimoj okazas sesfoje pli rapide ĉe liberaj programoj ol ĉe komercaj

    • tio estas cimo en la versio, kiun mi elŝutis

En aliaj lingvoj

    • La angla: hemipteran
    • La belorusa: клоп
    • La ĉeĥa: štěnice
    • La germana: Wanze
    • La hispana: hemíptero
    • La hungara: poloska
    • La itala: cimice
    • La kataluna: hemípter
    • La pola: pluskwa
    • La rusa: клоп
    • La slovaka: ploštica
    • La angla: bedbug
    • La belorusa: клоп
    • La franca: punaise (insecte)
    • La germana: Plattwanze
    • La hispana: chinche
    • La hungara: poloska
    • La itala: cimici (ematofaghe)
    • La kataluna: xinxa
    • La pola: pluskwa
    • La portugala: percevejo
    • La rusa: клоп
    • La angla: bug
    • La belorusa: памылка (у праграме), блыха, баг, збой, глюк
    • La franca: bogue
    • La germana: Bug, Fehler
    • La hispana: error (de programación), bug
    • La hungara: programhiba, bug
    • La itala: baco (inf.)
    • La kataluna: error (de programari)
    • La pola: bug, pluskwa
    • La rusa: ошибка, сбой, жук, глюк